Uzante la Publikaĵan Markon, vi povas marki verkon sen konataj aŭtorrajtaj limigoj kaj klare sciigi pri ties jura stato. Ĝuste uzita Publikaĵa Marko ebligas facilan trovon de la verko kaj provizas pri ĝi valoran informaron.
La Publikaĵa Marko estis kreita por apliko al malnovaj verkoj, aŭtorrajte liberaj tutmonde, aŭ verkoj kiujn ties posedanto de la aŭtorrajto publikaĵigis antaŭ finiĝo de la leĝa protekta tempo. Maltaŭgas uzi ĝin por verkoj, kiuj estas publikaĵoj en iuj jurisdikcioj dum en aliaj estas ties uzo limigita. Nuntempe, la organizaĵo Krea Komunaĵo ne rekomendas uzi la Publikaĵan Markon por verkoj, kies aŭtorrajta stato malsamas en diversaj jurisdikcioj, kvankam ni estas evoluigantaj ilojn por markado de tiaj verkoj. Estas rekomeninde konsulti la aferon kun juristo, se vi ne certas ĉu uzi la Publikaĵan Markon por verko, kiun vi identigis.
Bonvolu rimarki, ke ĉi tio estas nenia registriĝo kaj la organizaĵo Krea Komunaĵo ne enmemorigas nek konservas iun ajn el la indikoj, kiujn vi provizas. La ilo gvidas vin tra generado de HTML kun enkorpigitaj metadatenoj por marki la verkon, kiun vi identigis libera de konataj aŭtorrajtaj limigoj. La verko ne estos asociita kun la Publikaĵa Marko antaŭ kiam vi estos publikiginta ĝin kun mencio pri tio.
Castellano Castellano (España) Català Deutsch English Esperanto français hrvatski Indonesia Italiano Magyar Nederlands Norsk polski Português Português (BR) Suomeksi svenska íslenska Ελληνικά русский українська 中文 華語 (台灣) 한국어