CC0 1.0 Universala (CC0 1.0)
Publikaĵiga Dediĉo

Malgarantiilo

La Popola Resumo ne estas jura ilo, sed nura konciza helpilo faciliganta kompreni la Juran Tekston de CC0, esprimanta al nejuristoj ties fundamentajn nociojn. Konsideru ĝin afabla interfaco por la Jura Teksto. La Resumo mem havas nenian juran valoron kaj ĝia enhavo ne aperas en la Jura Teksto de CC0.

La organizaĵo Krea Komunaĵo ne estas jura firmao nek provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al la Popola Resumo kreas nenian rilaton de advokato kaj kliento.

La Krea Komunaĵo kontrolis aŭtorrajtan staton de neniu el la verkoj, por kiu estas CC0 aplikita. La Krea Komunaĵo garantias nenion pri la verko aŭ ties aŭtorrajta stato en ĉiu ajn jurisdikcio kaj rifuzas ĉian responson pri ĉiuj ajn uzoj de ĉiu verko.

Ĉi tio estas facile komprenebla resumo de la Jura Teksto (legi la plenan tekston).

Neniu aŭtorrajto

  • La persono, asociinta verkon al ĉi tiu dokumento, dediĉis la verkon al la publiko per rezigno pri ĉiuj siaj rajtoj por la verko, ekzistintaj tutmonde laŭ la aŭtorrajta leĝaro, inkluzive ĉiujn rilatajn kaj najbarajn rajtojn, ĝis la amplekso permesita de leĝaro.

    Vi rajtas kopii, modifi, distribui kaj efektivigi la verkon, eĉ por komercaj celoj, ĉion sen peti permeson. Vidu Aliajn Informojn sube.

  • Aliaj informoj
    • In no way are the patent or trademark rights of any person affected by CC0, nor are the rights that other persons may have in the work or in how the work is used, such as publicity or privacy rights.
    • Se ne estas eksplicite menciita aliaĵo, la persono asociinta la verkon al ĉi tiu dokumento liveras pri la verko neniujn garantiojn kaj rifuzas responson por ĉiu ajn ties uzo, ĝis la maksimuma amplekso permesita de aplikebla leĝo.
    • When using or citing the work, you should not imply endorsement by the author or the affirmer.
Aliaj rajtoj

Uzo de verko sen konataj aŭtorrajtaj limigoj povas esti reguligita aŭ limigita alimaniere. La verkon aŭ ties uzon povas koncerni leĝoj pri protekto de personaj datenoj, rajtoj publikigaj, bildaj aŭ privatecaj, kiuj ebligas al persono kontroli, kiel ties voĉo, bildo aŭ similaĵo estas uzata, aŭ aliaj limigoj laŭ aplikebla leĝaro.

Ekscii pli.

Subteno

En iuj jurisdikcioj povas esti kontraŭleĝe nerajtigite supozigi, ke la aŭtoro, publikiginto aŭ iu ajn alia subtenas vian uzon de la verko.

Ekscii pli.

Citaĵo

Kopiu kaj algluu la provizitan HTML en vian retpaĝon por facila citado de la verko

Ekscii pli

Kiu estas la atestinto?

Atestinto estas persono, kiu tutmonde rezignis rajtojn por la verko uzinte CC0, ĝis la amplekso permesita de leĝaro. Li povas esti la origina aŭtoro de la verko aŭ alia persono, kiu povis havi por la verko iun aŭtorrajton, eventuale rilatajn aŭ najbarajn jurajn rajtojn.